Retailers are facing a rapidly evolving landscape where consumer expectations, AI advancements, and social media platforms like TikTok are redefining engagement. It feels like the holiday shopping season just ended, but when do retailers start planning for the next one, and some retailers already behind the curve for this season? Joining us today is Carey Cockrum, Director of Consulting at Cella by Randstad Digital, where she helps major brands and marketing teams optimize their strategies with data-driven insights, AI-powered content creation, and cutting-edge retail marketing trends. With the holidays just around the corner, she’s here to share what’s next for retail marketing, campaign optimization, and how brands can stay ahead in a hyper-competitive space. ABOUT CAREY COCKRUM Carey has been a part of the Creative Agency space for nearly 30 years. She has served as Designer, Creative Director, Creative Operations Lead and Agency Lead in both internal and external agencies (big and small). Carey has worked directly with C-suite stakeholders to understand organizational strategies that inform effective creative solutions. She is a bit of a data nerd and loves demonstrating results. Brands she’s supported include Fruit of the Loom, Wendy’s and Humana. In her free time, she enjoys going back to her creative roots through painting and drawing. She also spends her time improving upon the house she lives in today in Southern, MI - inside and out. RESOURCES Catch the future of e-commerce at eTail Boston, August 11-14, 2025. Register now: https://bit.ly/etailboston and use code PARTNER20 for 20% off for retailers and brands Don't Miss MAICON 2025, October 14-16 in Cleveland - the event bringing together the brights minds and leading voices in AI. Use Code AGILE150 for $150 off registration. Go here to register: https://bit.ly/agile150 Connect with Greg on LinkedIn: https://www.linkedin.com/in/gregkihlstrom Don't miss a thing: get the latest episodes, sign up for our newsletter and more: https://www.theagilebrand.show Check out The Agile Brand Guide website with articles, insights, and Martechipedia, the wiki for marketing technology: https://www.agilebrandguide.com The Agile Brand podcast is brought to you by TEKsystems. Learn more here: https://www.teksystems.com/versionnextnow The Agile Brand is produced by Missing Link—a Latina-owned strategy-driven, creatively fueled production co-op. From ideation to creation, they craft human connections through intelligent, engaging and informative content. https://www.missinglink.company…
En la 1393-a E_elsendo el la 05.05.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Nian ĉi-semajnan felietonon ni dediĉas al elstara pola-germana kirurgo, la kreinto de du kirurgiaj skoloj: la pola en Krakovo kaj la germana en Vroclavo (Breslau), Jan Antoni Mikulicz-Radecki. Post kelkaj tagoj pasos lia 175-a naskiĝdatreveno. • En la komenca kulturkroniko ni informas pri interesa ekspozicio de malnovpresaĵoj en la universitata biblioteko de Krakovo lige kun la jubileo de la miljariĝo de la unua kronita pola reĝo; pri repliko de la Sukcena Ĉambro en muzeo de la loko Mamerki. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la jama ebleco aliĝi al la nunjara RETOSO kaj la porinfana desegnokonkurso „La plej grava nomo por mi”, kiun povas partopreni ankaŭ infanoj ne konantaj Esperanton. Kontaktoadreso: magdaszczot@tlen.pl . • Fine ni renkontiĝas en Leterkesto. • Muzike ni memorigas la E-version de la kanzono “La geamantoj sur la verda benk'” el la KD eldonita de Vinilkosmo „Jacques Yvart kantas Georges Brassens. La hodiaŭan programinformon akompanas foto prezentanta eksponaĵon en la jubilea ekspozicio en la universitata biblioteko en Vroclavo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.…
En la 1392-a E_elsendo el la 30.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En Pollando ni frontas longan/pontan semajnfinon, ligitan kun festado, solenado, piknikado. Ĉio ĉi pro tri sinsekvaj tagoj: la 1-a de majo – laborula festo, la 2-a de majo – Tago de la Pola Flago kaj la 3-a de majo – la 234-a datreveno de la Triamaja Konstitucio, la unua principa leĝo en Eŭropo kaj la dua en la mondo. Ni donas al ili atenton kaj al la porokaza festado en la komenco. • En la aktualaĵoj ni informas pri tio, ke la pola Esplorinstituto el Lund estis registrita en Unesko-listo de Memoro; pri tio, ke en Bjalistoko oni edukas en komunumaj antaŭlernejoj dulingvajn infanojn; pri tio, ke migraj falkoj rehejmiĝis en la okcidenta Pollando, en la regiono de Zielona Góra (Lubuŝa Regiono). • En la sciencbultena rubriko ni informas pri graveco de konraŭsunaj okulvitroj por protekti nian vidkapablon. • Fine en la arkiva felietono ni memorigas la vizitindan kastelon Książ en la sudokcidenta Pollando. • La apudanta la programinformon foto prezentas junajn idojn de migranta falko rehejmiĝintajn en la okcidenta Pollado en la Lubuŝa regiono. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.…
En la 1391-a E_elsendo el la 25.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Antaŭ 20 jaroj, fine de marto 2005 en Bulonjo ĉe Maro disvolviĝis evento Bulonjo 2005 en la 100-a datreveno de la unua kongreso de esperantistoj en ĉi tiu franca urbo. Tiu eksterordinara evento riĉis je multaj eventoj, rememoroj, paroladoj. El ĝia programo ni memorigas hodiaŭ la 2-an kaj la lastan parton de aparta alparolo de fame konata Claude Piron. • En la komenca kulturkroniko ni informas pri disponigita al la publiko – post dujaraj konservistaj laboroj – la unusola en Pollando ekzemplero de Gutenberg-biblio en la Dioceza Muzeo en Pelpin; pri famaj mielkukoj el Toruń, kiuj estis registritaj en la Landa Listo de la Kultura Heredaĵo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri ebleco kontribui al la programo de la Kleriga Lundo dum la 110-a UK en Brno, GK -1228 (2025-04-22) . • En nia hodiaŭa progamo aŭdiĝas kanto de Lilia Nikolova el la platformo Suno, kiu omaĝas la figuron de konata E-mecenato kaj aktivulo Etsuo Miyoshi – suno.com/song/c47dae53-70ea-424d-aa6d-f54dfa8ce863?sh=ZFQhswjGY7oT2tO2&fbclid=IwY2xjawJ4Z-5leHRuA2FlbQIxMABicmlkETBCcVdNMDNDTFhiQ0JGRGtPAR7XACLSvrA_X_V3ZXZ7MSHP8nVCzuzsbraYZpVSm2HX3WMZ2aZN_omRFliz8g_aem_FS0tzC8fkpJ74Oo0krmWx . La hodiaŭan programinformon akompanas foto mielkuko el Toruń. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.…
En la 1390-a E_elsendo el la 20.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Antaŭ 20 jaroj, fine de marto 2005, en Bulonjo ĉe Maro disvolviĝis evento Bulonjo 2005 en la 100-a datreveno de la unua kongreso de esperantistoj en ĉi tiu franca urbo. Tiu eksterordinara evento riĉis je multaj eventoj, rememoroj, paroladoj. El ĝia programo ni memorigas la 1-an parton de aparta alparolo de fame konata Claude Piron. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri eventoj ligitaj kun solenado de la Miljariĝo de la Pola Reĝolando; pri arkitekturaj miniaturoj el Varsovio en la brusela parko Mini-Eŭropo; pri daŭranta en Varsovio ekspozicio „Vojoj al Jerusalemo”. • En la sciencbultena rubriko ni informas pri Copernicus Festival, kiu en majo okazos en Krakovo – https://copernicusfestival.com/ . • Muzike ni prezentas fragmente varsovian folkloran kanton en la plenumo de la ensemblo de la Varsovia Politekniko. La apudanta la programinformon foto rilatas al miniaturo de la monumento de Frederiko Chopin en la brusela parko Mini-Eŭropo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.…
En la 1389-a E_elsendo el la 15.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • La hodiaŭa redakcia felietono estas dediĉita al la daŭranta en Pollando Sankta Semajno 2025. Ni referencas al la tradicio de Paskaj Palmoj – religie kaj laike. I.a. lige kun la nunjaraj konkursoj pri palmofarado en lokoj Łyse kaj Lipnica Murowana. Al la enketo de IBRiS, kiu elmontris i.a. la kreskantan ligiĝon de poloj al la observado de tradiciaj kutimoj. Al la Pasionaj Misteroj (rolludoj), aparte en la fama pilgrimloko en Kalwaria Zebrzydowska. • En la komenca kulturkroniko ni informas pri debatonta en junio en Varsovio Eŭropa Reto de Scienccentroj kaj Muzeoj; pri eksterordinara intetresiĝo pri la maja kantfestivalo, kies patrono estas Ada Sari; pri oraĵumista arto ekspoziciata en Gdansko. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la Aŭstria E-Kongreso en Graz ( https://eventaservo.org/e/AEK2025 ); pri konkurso Plej bona reganto de Esperanto, destinita al personoj C2-nivelaj ( GK N-ro 1226 (2025-04-07 ). • La hodiaŭan programinformon akompanas foto, kiu prezentas nunjaran scenon el Paska Dimanĉo kaj konkurso por palmelfarado en Kurpie-regiono. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.…
En la 1388-a E_elsendo el la 10.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Post kelka tempo denove antaŭ nia mikrofono gastas Bardo sen barbo t.e. Georgo Handzlik, E-kantaŭtoro, aktoro, eldonisto. Hodiaŭ tamen la temo de la interparolo superas la E-komunuman kadron kaj ni ekscias iom pli pri li kiel manaĝero kaj posedanto de kelkaj lokaj radiostacioj en Bielsko-Biała. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri sisteme malkreskanta inter poloj subteno por la unia valuto; pri tio, kion pensas instruistoj pri la forigo de la hejmaj taskoj por lernantoj de elementaj kaj superaj klasoj; pri karesma preĝo favore al la plej junaj viktimoj de la germana okupacio, infanoj el la germana koncentrejo por polaj infanoj en Lodzo. • La sciencbultenan rubrikon ni dediĉas al la esploroj de Kopernik-centro pri tio, kiujn elektronikajn komunikilojn kaj akcesoraĵojn uzas polaj junuloj por distro kaj lernado. • Muzike ni prezentas fragmente komponaĵon „Zamenhof” el la KD „Esperanto”, lige kun pasonta baldaŭ mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof. Krome ni enprogramigis kanton de Georgo Handzik „Se” el lia kasedo „Domo”. La apudanta la programinformon foto rilatas al uzo de elektronikaj komunikiloj en iu pola klaso. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.…
En la 1387-a E_elsendo el la 05.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • La 4-an de aprilo pasis 66 jaroj post la establo de la unua profesia E-Redakcio en la strukturo de la publika Pola Radio. La datrevenon ni omaĝas i.a. per sondokumentaj citaĵoj aŭdiĝintaj en elsendo pri la 1-a datreveno de ĝia ekzistojaro en 1960. Parolas elstara pola filologo, profesoro Zenon Klemensiewicz, parolas la tiama Ĉefdelegito de UEA en Pollando, d-ro Roman Sakowicz. Krome aŭdiĝas la voĉo de ege populara radioparolistino Barbara Sokalówna, kiu ne nur fariĝis esperantisto, sed ankaŭ en Esperanto verkis kaj tradukis. • En la hodiaŭa kulturkroniko ni informas pri baldaŭ komenciĝontaj priaŭskultoj de pianistoj kvalifikitaj al la nunjara Internacia Chopin-konkurso; pri daŭra memoro kaj porlernejana konkurso de Manghha Muzeo pri helpo de Japanio al polaj orfoj el Siberio dum la 2-a mondmilito. • Nian felietonon ni dediĉas al polaj matematikistoj, kiuj rompis la ĉifrokodon de la germana Enigma, kio laŭ ekspertoj mallongigis la 2-an mondmiliton je 2-3 jaroj. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la scienca E-somero i.a. kadre de IKU en Brno; pri eventoj de IKUE lige kun la Jubilea Jaro 2015: ikue.org . • La hodiaŭan programinformon akompanas foto de informafiŝo de Liven Dek rilatanta al la jubileo de la E-elsendoj de Pola Radio. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.…
En la 1386-a E_elsendo el la 30.03.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri petpostulo de Svedio, ke la funkcianta en Lund Pola Esplorinstituto, ektroviĝu sur Unesko-listo pri Memoro de la Mondo, pri klopodoj restarigi la unian debaton pri forigo de sezona horŝanĝo, pri kunlaboro de polaj filologoj kun pola komunumo en Aŭstralio. • En la scienbultena rubriko ni prezentas rezultojn de du enketoj en Pollando el 2019 kaj 2024 pri agresa kaj ofenda lingvaĵo en la reto. • En la antaŭmikrofona renkontiĝo kun UEA-estraranino, Arko ni interparolas pri ŝiaj planoj koncerne la virinan agadon kaj pri ŝia diplomlaboraĵo prezentita dum la Interlingvistikaj Studoj en Poznano pri tradukarto baze de la la ĉina, E-lingva kaj la angla eldonoj de la romano “Ruĝdoma sonĝo”. • Muzike ni prezentas fragmente la kanton el jutubo „‘Rio de Janeiro – La Urbo de Lumo”. Ni memorigas ankaŭ fragmente la kanton de Eruda Li „Bonvenon, amikoj”. La programinformon akompanas interreta foto, kiu rilatas al nia aktualaĵo pri sezonaj horŝanĝoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.…
En la 1385-a E_elsendo el la 25.03.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • La komenca aktualaĵo rilatas al la solenita en Pollando lastlunde Nacia Tago de Memoro pri Poloj Savantaj Judojn dum la germana okupacio. • En la hodiaŭa kulturkroniko ni informas pri retrovitaj kaj restaŭritaj 16 polikromiaĵoj en la preĝejo de s-ta Jakobo en Toruń (norda Pollando); pri vico da eventoj planitaj en Lodzo lige kun la 80-jariĝo de la unua libro pri muminvalaj troloj de Tove Jansson; pri litografaĵoj de Marc Chagall en la loko Lewkowo en la okcidenta Pollando. • Hodiaŭ ni enrigardas la kulturajn paĝojn de la februara numero de „Esperantolehti” el Finnlando, el kiuj ni ekscias novaĵojn pri E-tradukoj de libroj pri mumintroloj de Tove Jansson kaj pri la 25-jariĝo de la arta laboro de Markku Sarastamo, popola artisto kaj esperantisto. Interreta foto de iu el liaj verkoj akompanas nian hodiaŭan programinformon. • En la E-komunuma segmento ni informas – laŭ GK de UEA – pri burunda esperantistino kun ŝtata distngo okaze de la nunjara Tago de la Virinoj. • Muzike akompanas nin Ĵomart kaj Nataŝa per fragmento de sia kanto „Mi kaj vi” el ilia Arĝenta Albumo kaj la kanto „Karulino” el la KD de Vinilkosmo >Afrika Kompilo<. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.…
En la 1384-a E_elsendo el la 20.03.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Omaĝe al la forpasinta en februaro iama prezidanto de Sarlanda E-Ligo, Oliver Walz, siatempe nia aktiva aŭskultanto, ni memorigas arkivan interparolon, faritan dum la UK-2006 i.a. pri tio kiel esperantistoj el Sarlando preparas sin por partopreno en la Jokohama UK la sekvan jaron. • En la aktualaĵoj ni informas pri la rolo de duvalvuloj en la polaj akvopurigaj centroj; pri la Eŭropa Arbo 2025, pola fago venkinta en la reta plebiscito de Gaja; pri Eŭropa premio por la varsovia parko Burza (Tempesto). • La scienbultenan rubrikon ni dediĉas al la plej novaj esploroj pri plasto en la homa organismo, unuavice cerbo. • Muzike ni bonvenigas la Printempon – pri ĝi kantas Miŝo Zdravev kaj Feri Floro. La interreta foto prezentas la polan 300-jaran fagon, kiu gajnis la titolon de la Eŭropa Arbo 2025. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.…
En la 1383-a E_elsendo el la 15.03.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nian felietonon ni dediĉas al akuta socia problemo de profesia forbruliĝo, koncernaj laboroj de usona (poldevena) esploristino, profesorino Christina Maslach kaj ŝia rolo en la socia eksperimento de sia edzo Philip Zimbardo el 1971. • En la komenca kulturkroniko ni informas pri ekspozicio de Igor Mitoraj en la Belarta Akademio de Krakovo; pri novaranĝita Lanckoroński-artgalerio ĉe la varsovia Reĝa Kastelo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la laŭreatoj de la Premio La Torre 2024; pri la aperigita ĉe UEAviva filmo rilata al la sepultaj solenaĵoj de Renato Corsetti; pri la forpaso de la eksa prezidanto de Sarlanda E-Ligo, Oliver Walz. • Muzike akompanas nin Kajto per sia kanto „Unu rivero” el la albumo Sen Timo. La programinformon akompanas interreta foto rilata al la temo de nia felietono. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.…
En la 1382-a E_elsendo el la 10.03.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas profesoro Christopher Gledhill, lekcianto kaj esploristo en la Universitato Paris Cité. La temo de nia interparolo estas lia aparta intereso kaj okupiĝo pri ludoj, tabulaj ludoj laŭ tre interesaj konsideroj. • En la aktualaĵoj ni informas pri la 100-jariĝo de la servo de polinoj en policstrukturoj; pri stipendiitoj de Fulbright Senior Award 2025; pri la komenciĝinta en Varsovio 14-a bicikla sezono kun luebla Veturilo. • La scienbultena rubriko koncernas la kreon de super malmola diamanto kun heksagona strukturo; la novan kurachelpan terapion, kiu estas muzeoterapio. • Muzike akompanas nin Kaj Tiel Plu per fragmento de la kanto „Edziniĝu al mi Roseta” el la KD „Surplacen venu vi”. La foto el interreto prezentas la nunjaran aspekton de la varsoviaj lueblaj bicikloj „Veturilo” - la teksto en la pola signifas "Ekkonu novan Veturilo-n". • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.…
En la 1381-a E_elsendo el la 05.03.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ en nia felietono pri koninda Pollando ni direktiĝas al la vilaĝo Staniątki apud Krakovo, en kiu troviĝas la plej malnova en Pollando, 800-jara Benediktanina Abatejo. Antaŭ kvin jaroj ĝi estis registrita kiel plia Historimonumento de Pollando. • En la hodiaŭa kulturkroniko ni informas pri iuj rekonstruotaj historiaj objektoj en Pollando en 2025; pri la nova traduko de Roland-kanto en la pola lingvo; pri plia filmo realigota baze de sciencfikcia verko de Stanisław Lem. • En la E-komunuma segmento ni informas pri E-staĝoj kun lingvokursoj en Francio en marto kaj aprilo. Ili okazos kadre de Meditereanea E-Semajno en Les Issambres, kadre de Printempas en la Kastelo Greziljono. • Fine ni renkontiĝas en la leterkesta programero. • Muzike akompanas nin Martin Wiese per sia kanto „Anstataŭ letero”, Daimi per la kanzono „La Feliĉo”, Suno AI per kanzono „La Lumturo” (kun kantoteksto de Erika Godó (Belulino)). La programinformon akompanas interreta foto de J. Włodek prezentanta fratulinon el Staniątki ĉe ordigado de dokumentoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.…
En la 1380-a E_elsendo el la 25.02.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa Trarigardo de la E_Gazetaro ni referencas al la papera versio de la februara numero de „Esperanto” kaj aperinta en ĝi raporto pri enketo inter duolinganoj pri enmovadiĝo. Ni referencas al la rubrikoj „Akrevide, Akreflare – kiel ni fosas nian sulkon” el la 10-a kaj 11-a numeroj de „La revuo Orienta” el Japanio. Ni enrigardas la 208-an numeron de dulingva informbulteno pri Esperanto „La Informilo” el la orienta Francio. • En la aktualaĵoj ni informas pri investantaj en Pollando ukrainanoj; pri la eksterlandaj stacioj de la Pola Sciencakademio; pri ĉiam pli puraj plaĝoj ĉe la pola bordo de Baltiko. • Ni informas pri la aperinta antaŭ kelkaj tagoj Dua Bulteno de la 110-a UK en Brno - uk.esperanto.net/2025/duabulteno. •Nia sciencbultena temo estas dediĉita al plia plago en nia medio, t.e. brupoluado. • Muzike akompanas nin Merlin, ĉi-foje per la kanzono „Pri la vero" el ĝia KD eldonita kunlabore kun Vinilkosmo. La akompana foto prezentas allogan plaĝon ĉe la pola bordo de Baltiko. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.…
En la 1379-a E_elsendo el la 20.02.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Nian hodiaŭan felietonon ni dediĉas al la esperantista pioniro, polo Józef Waśniewski, lige kun la pasinta la 19-an de februaro lia 128-a mortodatreveno. Ni referencas i.a. al la kondolencaj vortoj de Ludoviko Zamenhof post lia morto kaj al la mencio i.a. de lia nomo – inter forpasintaj pioniroj - en la bulonja parolado. • En la kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri la finiĝinta pola Chopin-konkurso, kiu ebligos al laŭreatoj i.a. partopreni la Internacian Chopin-konkurson 2025; pri la 100-jariĝo de Pola Radio kaj porokaza ekspozicio en la varsovia Teknika Muzeo; pri la ensemblo Śląsk, kiu estas reprezentanto de Pollando dum ĝia prezidanteco en la Eŭropa Unio. • En la E-komunuma segmento ni informas pri speciala mesaĝo de UEA lige kun la nunjara Tago de la Gepatra Lingvo kaj pri UEA-sponsorado de la reta kaj surloka Poliglotaj Renkontiĝoj: polyglotgathering.com/2025/eo/online/registration/. • Akompanas nin muzikcitaĵoj i.a. el la Esperanto-marŝo de Johann Brussig. La akompana foto el la reto prezentas scenon el koncerto de la ensemblo Śląsk. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo. https://www.youtube.com…
플레이어 FM에 오신것을 환영합니다!
플레이어 FM은 웹에서 고품질 팟캐스트를 검색하여 지금 바로 즐길 수 있도록 합니다. 최고의 팟캐스트 앱이며 Android, iPhone 및 웹에서도 작동합니다. 장치 간 구독 동기화를 위해 가입하세요.